Unam Sanctam Ecclesiam

Unam sanctam
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Bonifaco la 8-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 18-a de novembro 1302
vdr
PAPA DOKUMENTO
“Unam Sanctam Ecclesiam”
Papo Bonifaco la 8-a.
tipo = buleo
aŭtoro = papa Bonifaco la 8-a
jaro = 1302 (sepa de lia papado)
celo = defendi la sendependon de la Eklezio
temoj = neniu savo ekstere de la Eklezio, Unueco de la Eklezio kaj ĝia Supereco sur civila povo

La Unam Sanctam Ecclesiam, kutime konata kiel Unam Sanctam, estas papa buleo de papo Bonifaco la 8-a promulgita la 18-an de novembro de 1302.

Tiu papa buleo konstituas la lastan epizodon de la konflikto inter la spirita povo kaj tera (ŝtata) povo, kaj reprenas, ilin energie reasertante, teokratiajn idealojn jam antaŭe asertitaj precipe de papo Gregorio la 7-a, en 1075 per la Dictatus Papae, kaj de papo Inocento la 3-a. Temas reale pri plurjarcenta konflikto,kiu eblas ĝin reirigi, finiĝe de la 5-a jarcento al papo Gelasio la 1-a kaj al ties doktrino de la "du glavoj", tiu spirita kaj tiu tera (ŝtata), kun la anonco, ja jes, de ilia distingo, sed kun la difino de la supereco de la unua sur la dua, kaj sekve de la papo sur la imperiestro.[1]

En la buleo de Bonifaco la 8-a la novaĵo konsistas en la fakto ke la figuro de la imperiestro kiel tera-ŝtata povo estas anstataŭata de tiu de la franca reĝo Filipo la Belulo. Tiu fakto estas historie signifa ĉar ĝi montras ke komence de la 14-a jarcento la povo de la naciaj reĝoj estis rimarkige kreskinta malkreskigante tiun imperian. Reale, post la morto de imperiestro de la Sankta Romia Imperio Frederiko la 2-a, okazinta 1250, la Sankta Romia Imperio estis vivinta sencertecojn kaj povovakuojn.

Por la biblia justigo de la teokratia interpreto pri la doktrino de la du glavoj, en la teksto de Bonifaco la 8-a, oni ekspluatis pasaĵon de la Evangelio laŭ Luko kiu rakontas kiel Jesuo, antaŭ ol aliri la olivarban Getsemanon, akceptis du glavojn por la defendo de sia pensono: «Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas» (Evangelio laŭ Luko - 22, 38)

  1. Hodiaŭ oni dirus “kun la supereco de la konscienco sur la ŝtataj leĝoj” ĉar ankaŭ la ŝtataj leĝoj devas obei al konsciencaj leĝoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search